404

*BIIIIIP*
Blua ekrano, blankaj inskripcioj
Eraro
Malbonaj novaĵoj
Ne trovita
Paneo.

Ne trovita
Mi ne trovas
Mi ne min trovas
Mi estas perdita
De ili kaj de mi mem
Perdita ĉar mi elektis ĵeti min en tiun abismon malhelan kaj malvarman, alian al iu ajn afero
Mi elektis? Tio estas, minimume, ŝerco
Elekto estis la lasta afero, kiun mi havis
Post ĉio, kio okazis, mi ne havis elekton, la doloro venis el malantaŭ, ĵetis min en la malhelon. Ridinda provo de ke, sen lumo, la doloro restu kaŝita kaj la forgeso venu supren
La sentoj estas kaptilo
Post ĉio, kion ili kaŭzis, ili estas ankoraŭ tie, envolvigantaj min
Jes, ili kaŭzis. Ne pravas voli kulpigi la ŝajnan kulpulon. Kio venas el la ekstero ne nin koncernas. Nur tio, kio okazas de la haŭto enen gravas al mi.
La kulpulo ne estas tiuj lipoj karnaj, rozaj
Ne estas tiuj bukloj penditaj sur a faco
Ne estas la pala faco
varma
Ne estas la komforta brakumo, kiu igas min voli, ke ĝi daŭru por ĉiam
Nek estas la mielkoloraj okuloj kiuj tro multe rigardas
Sed ne vidas min

La kulpulo estas mi
Kiu lasis min fali en la dulĉan iluzion, ke la nerealeco estis palpebla
Iu ajn frenezulo kapablis vidi ke tio estis perfida kurento
Truo kamuflita en la mezo de la vojo

Iu ajn frenezulo kapablis vidi

Sed mi ne vidis

*BIIIIIP*

—Ikvero
2017


Legu la originalan en la portugala

One response to “404”

  1. […] Leia a versão em esperanto […]

    Like

Leave a comment

Design a site like this with WordPress.com
Get started