Nekompleta Teksto #1
Tio ne estas normala
Ne estas gxusta
Ne devis esti
Tio ne estas normala
Neniu devis havi tiom da influo sur aliulo
Neniu havas la rajton alveni en vivon aliules kaj malordigi ĝin
Igi ĉion renversita
Kaj neniu devis esti tiel stulta por permesi tion
Neniu devis havi tiom da influo eĉ ne volante
Eĉ ne sciante
Neniu devis suferi tiel por alia
Suferi sen ke la alia eĉ ne sciu pri tiu doloro
Doloro devis ĉiam esti je paroj
Se unu sentas, la alia sentas
Se unu sentas, la alia scias ke li sentas
Sed kio kiam unu sentas kaj la alia ne scias?
Kaj kio kiam eĉ se la alia scius, estas nenio, kion li povus fari?
Kaj kiam vi estas ligita al la silento
Kaj klopodas havi atenton
Sed malsukcesas
Kaj klopodas
Malsukcesas
Kaj klopodas
Kaj kiam vi rimarkas, jam estas farite
La malordo jam estas farita
La detruo jam estas farita
La doloro jam estis sentita jam estas sentita ankoraux estas sentata
Jam estas enplantita
Jam kreskas
Ĉiam kreskas
Kiel funkcio
Eksponenta
Kiel
—Ikvero
2017
Leave a comment